Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 361 (2013-06-21)
[ret-info] La "Civito" vendas mortintan Heroldon

La "Esperanta Civito" ne plu kapablas eldoni Heroldon de Esperanto, sed esperas ricevi monon, vendante la gloran nomon al nova eldonisto. Tion montras freŝa komuniko, aperinta en la retejo de la Civito.

Heroldo de Esperanto, unu el la plej malnovaj kaj iam unu el la plej prestiĝaj gazetoj en Esperanto, ĉesis aperi pasintjare. Jam el la jarkolekto 2011 mankis kvin numeroj. El la promesitaj 17 numeroj en 2012 aperis nur kvin.

Jam de longe evidentis, ke la Civito spertis enormajn problemojn, provante plenigi la paĝojn de la malfruantaj numeroj de Heroldo. La malfruo en la aperritmo jam atingis pli ol unu jaron, ĉar mankas entute 23 numeroj, kaj devus aperi 17 numeroj ĉiujare. Multaj abonantoj esprimis sian malkontenton – aŭ simple ne plu abonis.

Responde al la plendoj, la peranto de Heroldo en Germanio, Wolfgang Schwanzer, klarigis, ke ŝajne neniu el la restintaj sume ses (6) abonantoj de Heroldo en Germanio ricevis la promesitajn numerojn – almenaŭ li mem ne ricevis. Tial li decidis ekde la venonta jaro ne plu peri Heroldon, nek aliajn eldonaĵojn de la Civito.

Se konsideri, ke Germanio estas unu el la landoj kun la plej forta Esperanto-movado en la mondo, oni povas certi, ke Heroldo havas maksimume centon da pagintaj abonantoj por 2013, supozeble klare malpli. Tial ne tre mirigas, ke ĝi efektive ĉesis aperi, eĉ se la Civito ĝis nun ne publike anoncis tion.

La 10-an de junio tamen en la retejo de la Civito aperis "respondo al lastatempe ricevita demando", laŭ kiu "nenio malhelpas la eventualan vendon" de Heroldo de Esperanto. La Civito laŭ la sama anonco pretas vendi ankaŭ la nomojn de siaj aliaj ne plu aperantaj periodaĵoj.

La tuta artikolo estas legebla ĉe: http://www.liberafolio.org/2013/civito-vendas-mortintan-heroldon

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026